Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 337 (2012-11-25)
[instru-german] Unua informilo pri la 46a Konferenco de ILEI, Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013

Datoj: 12-18 julio 2013, semajnon antaŭ UK kun posta vetureblo al Rejkjaviko en Islando.

Konferenca temo: La loĝantaro en multaj landoj maljuniĝas. Kulturaj kaj klerigofertoj por ĉiuj generacioj aperas ekz. en la eŭropa programo ‘Dumviva Lernado’, el kiu ankaŭ Esperanto-projektoj ricevadas subvenciojn. Kion ni lernu el tiuj projektoj? Kiun strategion ILEI ellaboru kaj sekvu, kiujn metodojn ni uzu por realigi Esperanto-instruadon de frua infanaĝo ĝis la t.n. tria generacio? Kiel ni kunlaboru kun neesperantistaj fakaj asocioj, institucioj, ktp.?

Kotizoj: Vidu la retpaĝon por la kotiztabelo (kaj bildoj). La unua paglimdato estas la 31ª de decembro, 2012. Premiaj rabatoj: 50% por la kvindeka kaj 100% por la centa aliĝintoj. Loĝado, manĝado, ekskursoj kaj aliaj servoj pagendas aparte kaj prezoj estas anoncotaj. Aliĝilo estos tre baldaŭ je via dispono.

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, (AGEI), la plej granda ILEI-sekcio, kaj Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo invitas vin! Legu pli: http://www.ilei.info/novaĵoj/unua_komuniko2013.php (atentu: j x estas ĝusta retadreso)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026